Thursday 14 December 2017

Antaŭlonge, en nia galaksio...



Hodiaŭ en la kinejoj de la mondo premieras la oka epizodo de “Stelaj militoj”, sagao, kiu festis ĉi-jare sian 40-jaran jubileon. Antaŭ du jaroj mi publikigis ŝercan amatoran filmeton okaze de la apero de la sepa epizodo, rilate kiun oni havis tiutempe grandajn esperojn. Nun mi povas diri, ke, honeste, ĉi tiu filmo faris al mi, samkiel al multaj aliaj, miksitan impreson; ĝi pli aspektis esti diligenta laboraĵo de marketologoj kaj filmindustriistoj, ol arta verko, esprimanta vizion de sia kreinto.  

Ĉi-foje, tamen, ĉi tiu espero reaperas (ĝuste laŭ la nomo de la epizodo kvara :) ), ĉar laŭ aperinta al la nuna momento informo oni povas konjekti kun certeco sufiĉa, ke reĝisoro Rian Johnson ja sukcesis fari tion, kion atendas ĉiuj adorantoj de “Stelaj militoj” – emociigi spektantojn pro bildo de grandega, mistera kaj samtempe kredinda mondo sur la ekrano. Do, baldaŭ ni ekscios, ĉu tiu ĉi atendo pravas.

Kaj nun mi proponas reveni al la komenco de la sagao kaj per propraj okuloj ekvidi, kiel oni kreis tion, kio poste estiĝos unu el mitoj de la moderna epoko. La prezentata kolekto de laboraj filmaĵoj, faritaj dum la filmado de la unua filmo meze de la 1970-aj jaroj, donas unikan eblon profundiĝi en atmosferon, en kiu “Stelaj militoj” estas kretataj. La plej interesa detalo de ĉi tiu atmosfero estas sendube tio, ke neniu sur la filmada scenejo – eble, inklude ankaŭ la reĝisoron – povis imagi, kian rezulton havos ilia laboro. Oni opiniis la venontan filmon nur unu rapide forgesota distraĵo plu... Tio ne mirindas, ĉar la fina rezulto estis frukto de komunaj penoj fare de multaj talentaj homoj; oni nemalofte opinias ĉefa merito de George Lucas tion, ke li sukcesis kolekti ilin ĉirkaŭ si.

Samtempe oni povas ekscii multajn interesajn kaj neatenditajn detalojn pri la filmada proceso. Por mi estis granda surprizo ekscii, ke la armiloj, kiujn oni uzis dum la filmado, vere pafis (per blankaj kartoĉoj, tamen tio ne malhelpis ilin esti fojfoje danĝeraj). Ankaŭ mi kun plezuro ekvidis simplan trukon, per kiu oni igis la veturilon de Luke Skywalker “ŝvebi” super la tero. Sed la plej notinda detalo estis, ke la replikoj de la roluloj, prononcataj dum filmado, estis rimarkinde pli ampleksaj, ol fine en la filmo. Endas memorigi, ke inter ses premioj “Oscar”, kiujn gajnis unuaj “Stelaj militoj”, estis tiu por plej bona muntado, kaj ni povas vidi, ke ĉi tiu laboro estis premiita ne vane.

Kaj fina detalo, kiun mi volis atentigi, estas aperinta eblo enrigardi en disvolviĝon de la reĝisora vizio. Multaj amatoraj esplorantoj okupiĝas pri studado de tio, kiel naskiĝis ĉe Lucas la koncepto de la filmoj kaj kiel ĝi ŝanĝiĝis dum la tempo. Interese estas, ke nemalmultaj aĵoj, kiuj aperis multan tempon poste, havas siajn radikojn jam en fruaj konceptoj de la reĝisoro. Tion montras ankoraŭfoje la repliko de Obi-Wan Kenobi dum lia duelo kun Darth Vader, kiu en la filmo estas mallongigita kompare kun la komenca varianto, kie ĝi sonas jene: “Se mia klingo trovos sian markon, vi ĉesos ekzisti. Sed mi avertas vin, se vi morthakos min, mi estiĝos multe pli potenca, ol vi iam povos imagi”. Ĉi tiu teksto montras sufiĉe klare (kaj en la filma varianto tio ne tiel rimarkeblas), ke Darth Vader ne sciis pri arto de kunfandiĝo kun la Forto, kiam en la momento de morto korpo malaperas. Nur en la jaro 2005, kiam aperis la tria epizodo, ni eksciis, ke ĉi tiu sekreto estis konata en tiu tempo nur al Obi-Wan kaj Yoda. Tamen jam dum kreado de la unua filmo Lucas havis ĉi tiun ideon...

Do, agrablan spektadon al ĉiuj ŝatantoj de la sagao. Kaj estu la Forto kun vi en la venonta jaro 2018.  

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide