Monday 31 December 2018

Kiam abioj ekbrilas


Originala titolo: Когда зажигаются елки
Produktado: studio “Sojuzmultfilm”
Jaro: 1950
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Скребицкий (Geórgij Skrebíckij).
Reĝisoro: Мстислав Пащенко (Mstisláv Páŝĉenko).
Komponisto: Карэн Хачатурян (Karén Ĥaĉaturján).
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de la Nova jaro 2019 kaj prezentas klasikan Novjaran animaciaĵon, amatan jam de multaj generacioj de spektantoj. En ĉi tiu ĉarma historio rolulas ĉefaj figuroj de Novjara festo en Rusio – Avo Frosto kaj Neĝulino, kun kiuj oni jam povis konatiĝi detale en alia animaciaĵo, “Vintra fabelo”.

Interesaj faktoj

Aŭtoro de la bonkvalita literature scenaro (eĉ la ludilaj roluloj havas en ĝi proprajn karakterojn) estas verkisto Georgij Skrebickij (1903 – 1964), konata pro siaj porinfanaj rakontoj pri la naturo kaj ankaŭ pri aŭtobiografia libro pri sia infaneco en rusia provinco de la komenco de la 20-a jarcento.

Aŭtoro de versaĵo “Mirindaĵojn portas nin...” estas poeto kaj dramverkisto Sergej Miĥalkov (1913 – 2009), bone konata kiel aŭtoro de klasikaj porinfanaj versaĵoj. Lia ĉefa verko, tamen, estis la teksto de la himno de Sovetunio, kiun li kreis en 1943.

Ĉe 8:07 okazas ŝanĝo de vidpunkto al la scenejo, kvazaŭ la imagata “kamerao” moviĝas laŭ arko. Tiaspeca artifiko estas tre malofta en la tradicia desegnita animacio kaj en la sovetia animacio de tiu tempo ĝi estas unika.

Nekutima detalo estas tio, ke la sledon de Neĝulino tiras boacoj. Tradicie oni bildigas Avon Froston kaj Neĝulinon, uzantajn sledon, tiratan de trojko de ĉevaloj.

“Ora etikedo” (ruse “Zolotoj Jarlyk”) estas varmarko de ĉokolado, kreita en la komenco de la 20-a jarcento en sukeraĵa fabriko “Einem” en Moskvo. Post la revolucio la fabriko ricevis nomon “Krasnyj Oktjabr” (“Ruĝa Oktobro”). Ĉi tiu nomo estas bone konata ĝis nun kaj asociiĝas kun alta kvalito de dolĉaĵoj.


Konstruaĵoj de la fabriko, aperintaj fine de la 19-a jarcento sur bordo de rivero Moskva proksime de la Kremlo, estas rimarkinda ekzemplo de la industria arkitekturo de sia epoko kaj objekto de la kultura heredaĵo de Rusio. Nuntempe en ili situas oficejoj kaj ekspoziciejoj.

Tuesday 4 December 2018

Nordaj aŭroroj


Produktado: Sverdlovska kinostudio
Jaro: 1970
Reĝisoro: О. Воронцов (O. Voroncóv)
Geaktoroj: artistoj de la Ŝtata norda rusa folklora koruso

Listo de programeroj:

1. Ой, морюшко, море, ой, Белое наше (Oj, mareto, maro, oj, Blanka nia)  – 03:45
2. Ой, ты взойди, да красное солнышко (Oj, vi leviĝu, ruĝa suno)  – 06:14
3. Пошли наши гусли (Ekiris nia guzlio) – 08:39
4. Ах дербень, дербень Калуга  (Ah, derbenj, derbenj Kalugo) – 10:17
5. Danca programero – 12:05
6. Расставались у березки, не сдержалась, плакала (Ni adiaŭis ĉe betuleto, mi ne tenis min, ploris) – 14:22
7. Ах, не одна во поле дорога (Ah, etendiĝis vojo tra kampo) – 16:12
8. Уж ты прялица-кокорица моя (Oj vi, ŝpinilo-kokorica mia) – 19:30 
9. За рекою Колышка стоял баской Николушка (Malantaŭ rivero Koliŝka staris beleta Nikolĉjo)   – 20:50
10. Роздуй-ко, розвей-ко (Disblovu, disportu) – 22:25
11. Вологодские кружева (Vologda punto) – 24:40
12. Небывальшина (Nekredeblaĵo) – 27:40
13. Danca programero – 29:14
14. Виновата весна (Kulpas printempo) – 31:20
15. Барыня-Блоха (Sinjorino Pulo) – 33:45
16. Ох, во синем, во широком-то раздольице (Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno)  – 34:54
17. Кари глазки (Brunaj okuloj) – 36:44
18. Утушки (Anasetoj) – 38:34
19. За Двиной, за северной (Malantaŭ Dvino, malantaŭ Norda)  – 41:47 
20. Везут молоду на чужу сторону (Oni veturigas junedzinon al fremda hejmo)  – 43:58
21. Вдоль по Вологде (Laŭ rivero Vologda) – 45:31
22. Ерш Ершович (Jorŝ Jerŝoviĉ) – 47:17
23. Danca programero – 52:22
24. Ой светит месяц (Oj, lumas la luno) – 55:03
25. Не было ветру, не было горя (Ne estis vento, ne estis malĝojo)  – 57:40
26. Вдоль по морю (Sur la maro) – 59:43
27. Причал (Albordiĝejo) – 1:01:08
28. Danca programero – 1:02:24
29. Ой, моря мои и реки (Oj, maroj miaj kaj riveroj) – 1:04:27

Kiam oni veturas en Rusion turisme, oni povas elekti diversajn vojojn depende de celoj, kiujn oni havas. Tamen se oni celas ekvidi “veran” Rusion, do oni direktu sin al la regiono konata kiel Rusa Nordo.

La vastan teritorion oriente de Finnlando rusoj koloniis en la mezepoko. Unu el ĉefaj partoprenantoj de ĉi proceso estis venintoj el Novgoroda respubliko; kiel ŝpuro de tio restis ĉarma detalo de la loka dialekto, kie oni ne diferencas sonojn “c” kaj “ĉ”, prononcante ion mezan – same kiel oni parolis en Novgorodo.

Ĉi tiu lando, kvankam malproksima al la centroj de la historiaj eventoj, ĝuste pro tio ekhavis grandegan signifon por la rusa kulturo, ĉar ĝi estiĝis rifuĝejo, kie malnovaj kulturaj fenomenoj sukcesis konserviĝi ĝis la 20-a jarcento. Ekzemple, eposaj kantoj, kies origino apartenas, verŝajne, al la tempoj antaŭ la mongola invado en la 13-a jarcento, estis fiksitaj en skriba formo plejparte en la rusa Nordo en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Kaj en la nuna tempo la filologia fakultato de Moskva universitato ĉiusomere sendas dialektologian ekspedicion en Arĥangelskan provincon, kies partoprenantoj – studentoj kaj laborantoj de la fakultato – registras novan materialon por dialekta vortaro en foraj vilaĝoj. En la fakultata retejo vi povas vidi karton de jam vizititaj lokoj kaj fotojn, faritaj dum la ekspedicioj (ekzemple, dum tiu de 2016). 




Mezena pentrado (nomita tiel laŭ rivero Mezenj, ĉe kiu ĝi formiĝis) estas ornamaĵoj de hejma ilaro, prezentantaj artan mondobildon, kies simboloj originas ankoraŭ el la paganisma tempo.

Kaj la muzikan heredon de ĉi tiu lando jam preskaŭ jarcenton konservas Norda rusa folklora koruso – unu el plej malnovaj folkloraj korusoj en Rusio, fondita en 1926. En filma koncerto “Nordaj aŭroroj” ĝi prezentas riĉecon de folkloraj kantoj kaj dancoj sur belega fono de la norda naturo kaj la malnovaj arkitektaĵoj.

Interesaj faktoj

Kiĵi estas insulo en Onega lago, konata pro siaj specimenoj de ligna arkitekturo, unuavice pro la 22-kupola preĝejo de la Transfiguriĝo, konstruita en 1714. Ĝi aperas en la filmo ĉe 7:22 kaj 40:22.



Solovecaj insuloj
 estas famaj pro sia monaĥejo, fondita en la 15-a jarcento. Ĝia fortikaĵo, preĝejoj kaj konstruaĵoj, aperintaj plejparte en la 16-a jarcento, ekde 1992 troviĝas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi aperas en la filmo ĉe 06:28, 19:30 kaj 29:14.

Vorto derbenj, kiu aperas en la nomo de la kvara kanto, havas kiel ĉefan signifon en la dialekto de Arĥangelska provinco tiun de “kruda ŝtofo”. Tamen ĉi tie ĝi, verŝajne, servas nur kiel refreno, kiu kreas ritmon de kanto. Tiaspecaj refrenoj, kiuj ne portas tekstan signifon, estas nemaloftaj en rusaj folkloraj kantoj; en la 19-a jarcento filologoj eĉ “rekonstruis” laŭ refreno de unu tia kanto nomojn de “slavaj gedioj de amo” – Lel kaj Lado.

Laŭ PIV, ŝpinilo estas “dupinta ligna peco, ĉirkaŭ kiu ŝpinistino volvas la ĵus faritan fadenon". Tamen en la nomo de la oka kanto ĉi vorto signifas alian ilon por ŝpinado – altan subtenilon, sur kiu oni situigas prilaborotan fibramason.  Tiaj subteniloj, ornamitaj per mezena pentrado, havis nomon kokorica, kiu divenas de korenj (radiko), ĉar tieaj majstroj faris ilin el arbotrunkoj kun radikoj tiel, ke radiko estiĝu apogilo (ĉi tie vi povas vidi foton de ili).

Kanto “Vologda punto” estas dediĉita al speco de punto, tradicie produktata en Vologda provinco.

Dum kanto “Nekredeblaĵo” oni demonstras produktadon de kargopolaj ludiloj.

La plenumanto de kanto “Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno” figuras mezepokan kantiston, kiu akompanis sin per guzlio.



Nina Meŝko (1917-2008), kiu prezentas la koruson en ĉi tiu filmo, estris ĝin dum pli ol kvardek jaroj kaj komponis muzikon al multaj ĝiaj programeroj. Unu el plej konataj muzikverkoj de ŝi estas “Sorĉkanto pri la rusa lando” laŭ versaĵo de Maksimilian Voloŝin. En la originalo, kreita en 1918 dum katastrofo de la intercivitana milito, la poeto kreis per folkloraj simboloj alegorian bildon de revivĝo de la hejma lando. En 1992 dum simila atmosfero de transiĝo kaj malstabileco Nina Meŝko verkis laŭ ĝi muzikan poemon, kies registraĵo estas prezentita supre.

Sunday 11 February 2018

Post la balo


Ligilo al la filmo
Subtekstoj
Kiel spekti la filmon plenekrane

Produktado: Centra televido de Sovetunio
Jaro: 1961
Aŭtoro de la scenaro: Кирилл Раппопорт (Kiríll Rappopórt)
Reĝisoro: Анатолий Дудоров (Anatólij Dúdorov)
Geaktoroj:
Михаил Болдуман (Miĥaíl Boldumán) – Ivan Vasiljeviĉ
Михаил Державин (Miĥaíl Derĵávin) – Ivan Vasiljeviĉ en juneco
Александр Пронин (Aleksándr Prónin) – frato de Ivan Vasiljeviĉ
Ия Арепина (Ija Arépina) – Varnjo Buturlina
Николай Бубнов (Nikoláj Bubnóv) – Petro Vladislavoviĉ, patro de Varnjo
Людмила Семёнова (Ljudmíla Semjónova) – patrino de Varnjo
Георгий Бударов (Geórgij Budárov) – mastro de la balo
Татьяна Барышева (Tatjána Báriŝeva) – mastrino de la balo
Виктор Бубнов (Víktor Bubnóv) – inĝeniero Anisimov
Дамир Хайруллин (Damír Hajrúllin) – la tataro
k.a.
Imdb.com

Hodiaŭa specimeno de la rusa literaturo, prezentita Esperante sur ekrano, estas rakonto de Lev Tolstoj, verkita de li proksime al la fino de sia kariero en 1903. Publikigita postmorte, ĉi tiu verko sufiĉe rapide aperis en Esperanta traduko sur paĝoj de revuo “Esperanto” (parto 1, 2, 3) en 1914 (interese estas ekscii, ke la organo de UEA antaŭ jarcento publikigadis ankaŭ beletron). Ĝi apertenas al plej konataj malgrandaj verkoj de la aŭtoro kaj en ĝi rimarkindas kombino de la “frua” Tolstoj, kiun oni konas kaj respektas tra la mondo, kaj la “malfrua” Tolstoj, kia li estiĝis proksime al la fino de la 19-a jarcento kaj kia li interalie subtenis la ideon de la internacia lingvo. De la unua estas ĉi tie fajnaj skizoj de homaj travivaĵoj: sentoj de la juneco, ardanta enamiĝo kaj balo – ĉio ĉi tio vokas rememoron pri “Milito kaj paco”. Tamen subite en ĉi tiun ĉarman bildon penetras io, kion plej atentis Tolstoj “malfrua” – senpersona maŝineca formo, kiu dispremas trafitajn de ĝi homojn. Unujn ĝi dispremas fizike, aliajn – morale, kaj de ĉiuj ĝi forprenas normalan rigardon al la mondo kaj al la sammondanoj. Ĉi tiu historio, verkita komence de la 20-a jarcento, montriĝis tre aktuala por ĝi, ĉar tro ofte en tiu epoko oni devis ripeti la vortojn de la heroo – “Se ĝi estas farata kun tia certeco, kaj estas konsiderata de ĉiuj kiel necesa, do kredeble ili sciis ion, kion mi ne sciis” – por akomodi sin al la terura realo ĉirkaŭanta...

Interesaj faktoj

Epizoda rolulo de la rakonto, inĝeniero Anisimov, kiu ankaŭ amindumis Varnjon, ne estas menciata en la filmo laŭ la nomo, tamen lia nomo aperas en la komencaj titoloj.

Ludintaj en la filmo aktoroj Nikolaj Bubnov kaj Igor Bubnov ne estas parencoj.



Pleja parto da aperintaj ĝis nun Esperantaj tradukoj el Lev Tolstoj apartenas al malfrua periodo de lia kreado, kiam el la pozicio de artisto li transiĝis al tiu de morala pensulo, kies konsciencon dolorigis rompitaj kaj malnormalaj rilatoj inter homoj en la liatempa socio. Oni opiniis, ke la portreto fare de Nikolaj Ge (1884) plej ĝuste esprimas lian personecon de tiu periodo.

Disqus por Aŭdvide